Page d'accueil Le Manifeste
Explications sur le Manifeste L'adhésion au Manifeste

Le texte du Manifeste

Manifeste pour l'abolition de l'apartheid international

La etika kaj politika egalecoprincipo de ciuj geindividuoj de la homa specio hodiaú estas agnoskita de preskaú ciuj.Estas kvazaú universale aprobita ke iu ajna diskriminacio inter homaj geindividuoj bazita sur arbitra kriterio estas maljusta kaj nepre estu aboliciota.

   Ekde la fino de la interrasa apartismo en Sudafriko, neniu Stato plu praktikas malkase diskriminacion inter homoj rilate al la arbitra kriterio de haútokoloro. Hodiaú, tamen, alia kriterio tute same arbitra pludaúras aprobata kaj aplikata de preskaú ciuj Statoj de la mondo. La fakto por homa individu(in)o naskigi en loko prefere al alia, de gepatroj kies nacieco estas tiu prefere al alia, kaj do, posedi si au li mem naciecon prefere al alia, dependas de hazardo, kaj ne povas esti akceptata kiel ne arbitra kriterio de diskriminacio.
   Rilate al tiu arbitra kriterio de nacieco, la Statoj permesas aú rifuzas al homaj geindividuoj la rajton restadi sur sia teritorio, same kiel la rajton al la sociaj avantagoj de kiuj profitas la geenlanduloj.Tiu arbitra diskriminacio, same kiel la interrasa apartismo en Sudafriko, estus nur absurda strangeco sed rilative negrava se de tio dependas nur simpla disigo. La fakta realeco de la aktuala mondo ja estas markata de la ekzistado de vastaj regionoj kies gelogantoj, plimulte, vivas en situacio de forta mizero kaj suferas de grava mortado; kaj aliaj regionoj kies gelogantoj profitas de kondicoj se ne ciam bonaj, almenaú multe pli bonaj ol tiuj kiuj kutime estas en la malricaj regionoj. La rifuzo permesi al iuj geindividuoj sur la bazo de ilia nacieco restadi en la ricaj landoj fakte konstituas same kiel la interrasa apartismo, arbitran rifuzon permesi al iuj ofte vivneprajn avantagojn permesitaj al aliaj.

   Konsekvence ni rigardas kiel grave malaj al la etika kaj politika egalecoprincipo de la homaj personoj la legojn kaj regularojn de la Statoj, kaj cefe de la Statoj de la ricaj regionoj kiuj malpermesas la enirrajton kaj la restadon sur sia teritorio, kaj la rajto al la sociaj avantagoj, al geindividuoj rilate al ilia nacieco. Ni postulas la abolicion de tiu internacia apartismo kaj ni postulas ke estu prenotaj ciuj la taúgaj arangoj por igi efektiva tiun abolicion en plej mallonga limtempo.
   En apliko de la etika kaj politika egalecoprincipo de la homaj personoj, ni rigardas kiel nelegaj tiujn legojn kaj regularojn. Ni postulas ilian abolicion kaj ni postulas ke iu ajn homa estajo, sendepende de sia nacieco, povu restadi sur la teritorio de iu ajn Stato kaj egale profiti de la sociaj avantagoj de kiuj profitas giaj statanoj.
   Ni deklaras ke ni nepre ne devu respekti tiujn nelegajn legojn, kaj ni pretu, eventuale, rompi ilin, kaj helpi la aliajn rompi ilin.


Page d'accueil Le Manifeste
Explications sur le Manifeste L'adhésion au Manifeste